Esperanta Civito

Suverenisto prezidos Eŭropan Konsilion


La nuna prezidanto de Eŭropa Konsilio, Charles Michel, anoncis ke li kandidatos por la Parlamento de Eŭropa Unio, elektota en junio 2024. Se ĉi tiu 48-jara belga liberalulo estus elektita, li devus lasi sian postenon fine de julio, do kvar monatojn antaŭ la fino de sia mandato. Kiu interimos tiam?

Laŭ la proceduraj normoj, lian funkcion transprenus la semestra gvidanto de la Unio, tiukaze Viktor Orban, hungaro kaj suverenisto, kiu ekoficos 1 julio 2024. Konsiderante la diatribojn kaŭzitajn de Orban, ni povas prognozi pliajn problemojn el duobla prezidejo eŭropa.

Kuriozaĵo: la reĝa palaco en Godolo probable estos uzata kiel sidejo de la semestra prezido. Pro la preparaj laboroj ne eblis lui tie la salonon kie disvolviĝu la parlamenta sesio de la Esperanta Civito. En tiu urbeto, interalie, situas la tombo de Kolomano Kalocsay.

[HeKo 829 5-E, 7 jan 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0450 s s 
  Total: 0.0592 s s