Esperanta Civito

Longa agendo por la Kapitulo en januaro 2024


La Kapitulo kunsidos post semajno sub la prezido de la Vickonsulo. Pro la eniro de la Verda grupestrino, sen. Lorena Bellotti, en la ekzekutivon kun la delego pri klerigado, ekde nun ĉesas la kunvokado ankaŭ de la Blanka grupestrino, sed la opozicio ricevados la tagordojn kaj povos skribe esprimi sian vidpunkton pri la diversaj tagorderoj. Venontkunside partoprenos, unuafoje kiel vickonsulo pri bibliotekoj kaj arkivoj, ankaŭ c-ano Ruben Fernandez.

Specialan atenton dum la kunsido ricevos la Registra instanco, ankaŭ prepare al la elektoj por la Senato, 15 decembro 2024: c-ano Fernandez okupiĝos pri la deliktorikorda informosistemo, c-ino Cristina Stefani proponis sin por la biografia fako. La panoramo pri la paktintaj establoj atentos pri la ekspansio de ilia produktado, jen eldona en Kooperativo de Literatura Foiro, jen kongresa kaj seminaria ĉe pluraj (KCE, ENa, FAR, AEI...), jen en la sektoro de la nemoveblaĵoj.

La vickonsulo pri financoj enkondukos raporton 2023 de Pro Esperanto pri la stabo, specife deĵorantoj kaj buralistoj, kiuj aktivas precipe en Bujumburo, Ĉaŭdefono, Malago, konforme al Lex Adiutoria. Estos konsultiĝo pri la Konsilio de Pro Esperanto, post la morto de ĝia prezidantino, la emerita Konsulino Marie-France Conde Rey.

[HeKo 829 7-C, 10 jan 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0433 s s 
  Total: 0.0562 s s