Esperanta Civito

Pli kaj pli vasta la milita scenejo


Tiu sudo de la araba duoninsulo, kiun la antikva Romo prave nomis "Arabia felix" pro ĝiaj naturo kaj resursoj, nuntempe nomata Jemeno, de multaj jaroj estas teatro de interna milito preskaŭ forgesita, kun konsekvenca humanitara katastrofo, multe pli granda ol en la nuna Gazao. Milito origine inter islamanoj kaj apogata de islamaj ŝtatoj el malsamaj konfesioj: la sunaismaj Arabio kaj UEA (Unuiĝintaj Emirejoj Arabaj) subtenas registojn en la sudo, dum la ŝijaisma Irano apogas la homologajn zajdistojn en la nordo, pli konatajn en Okcidento per la nomo "Houthi". Tamen, same kiel en Germanio dum la Tridekjara milito troviĝis katolikaj mercenarioj (Virgulin-kultaj) en batalo kontraŭ la habsburga imperiestro, ankaŭ en Jemeno tiu religia distingo iel stompiĝis, kvankam ĝi restas esence aktuala.

La regiono dum longa tempo fokusis en la interesoj de la Brita Imperio, ĉar necesa por garantii sekurecon al la raŭto de Hindio al Eŭropo tra la Sueza kanalo. En la tuta areo al Britio iom post iom aldoniĝis, eĉ anstataŭe, la usona potenco, rolante en la periode resangantaj vundoj: ne hazarde, kiam en 1963 Irako volis agresi Kuvajton, Britio sendis korpuson por sukcese malpersvadi Bagdadon, dum en 1991, kiam Sadamo konkeris la "deknaŭan provincon de Irako", Usono ĝendarmis, kun repliko en 2003.

La kazo Jemeno (kun efemera bolŝevisma respubliko en Adeno, kiam Sovetio ankoraŭ ne kolapsis) fariĝis plia fronto sur la postpandemia planedo, certe en rilato kun Gazao pro la afiŝata solidareco de la zajdistoj (kvankam la palestinanoj estas sunaistoj), sed eĉ en rilato kun la interslava milito, ĉar la manko de cerealoj el Ukrajno kondukis Jemenon al karestio pli profunda ol en afrikaj landoj: la plej malriĉa populacio en la mondo, kvankam agonianta sur grundo erce riĉega. Tio pelas la du angle-saksajn potencojn (fakte unu kaj kvinonan) al pli rekta interveno.

Dum la sama semajno disvolviĝis la elektoj por la prezido de Formozo, eksjapana insulo kiun Pekino postulas kiel historie kaj legitime ĉinan (kio do pri la aneksita Tibeto?). La balotrezulto agacas Pekinon, kompreneble; des pli sojle de la nova jaro, ĝuste tiu de la verda Drako. Interslava, interŝemida, interislamista militoj, kun enmiksiĝo de okcidentanoj; ĉu baldaŭ ankaŭ interĉina?

[HeKo 829 8-E, 12 jan 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0140 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0381 s s 
  Total: 0.0520 s s