Esperanta Civito

"Literatura Foiro" 327, februaro 2024, jam presita


Estos dediĉitaj al Paco, sojle de pli kaj pli milita jaro, la kovriloj de "Literatura Foiro" dum 2024, danke al la bildoj de bulgara pentristino. En la inaŭgura numero de la 55a jarkolekto, la gvidmotivo uverturas per "Odo al Paco" de Pablo Neruda, elhispanigita de Perla Martinelli, kaj daŭras per artikoloj ŝia kaj de Julio Savi pri la Pac-Nobela Narges Mohammadi en Irano. Sekvas fragmentoj el "Al eterna paco" de Immanuel Kant (elgermanigis Christaller) kaj el "Kandid" de Voltaire (elfrancigis Lanti), ambaŭ editoritaj kaj komentitaj de Giorgio Silfer.

Poetoj gastas ankaŭ per lirikaĵo de Benoit Philippe, intervjuo de Ivaniĉka Maĝarova al Elena Popova, recenzo de Nicolino Rossi pri la poemaro "Espero fola". Premiere el sia nun verkata romano regalas nin Mikaelo Bronŝtejn, dum rakonton proponas Yin Jiaxin: ambaŭ pri la reala vivo en similaj reĝimoj. Kaj Perla Martinelli aperigas sian varianton de fama germana fablo, en la infanliteratura rubriko.

Teatro podias per "Ludi la ludon" de Jon Josse, tradukita de Otto Prytz, kaj recenzo de Giorgio Silfer pri ĵusa dialoga dramo de Istvan Ertl. Plian recenzon aŭtoris Vinko Oŝlak pri "La horo 25" de Constantin Gheorghiu, elrumanigita de Ionel Onet; kun interesa aludo al la koncerna filmo. Kino elstaras per Aki Kaurismaki el Finnlando: Perla Martinelli recenzas la filmon "Mortintaj folioj", premiitan en Cannes 2023.

Religia temaro okulumas en elzeviro de Giuseppe Campolo kaj panoramas en eseo de Alessio Giordano pri mazdeismo, kun komparo kun aliaj abrahamidaj konfesioj, specife rilate la resurekton. Giordano mem dediĉas atenton ankaŭ al projekto EuRom5 por la lingvistika rubriko. Kaj eĉ ne estas ĉio, en la 64-paĝa revuo.

"Literatura Foiro" fondita en 1970 de la literatura rondo "La Patrolo", kaj hodiaŭ organo interalie de la Esperanta PEN, estas dumonata revuo produktata en Eŭropo fare de LF-koop. Ĉefredaktoro Perla Martinelli, vicĉefredaktoro Alessio Giordano. La jara abono kostas 56,- svisaj frankoj aŭ eŭroj: sama tarifo jam de tri jaroj, spite al la inflancio. Provekzemplero estas mendebla ĉe lf-koop@esperantio.net

[HeKo 830 2-B, 18 jan 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0148 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0428 s s 
  Total: 0.0576 s s