Esperanta Civito

Membro de la Kapitulo gastos en Roma Esperanto-Grupo


La vickonsulino pri internaj aferoj, sen. Manuela Blanco, gastos venontsemajne ĉe la Roma Esperanto-Grupo "Luigi Minnaja", okaze de privata vizito en Italio. Ŝi liveros donaceton kaj al la klubo kaj al la prezidanto, inĝ. Giuseppe Pascucci, kaj al la prezidinto, d-ro Giorgio Denti. Temas pri la bildromaneto "Esperantio vivas", de Tihomir Lovriĉ kaj Nicolas Vanof, didaktike utila por klarigi la strukturon kaj funkciadon de la Esperanta Civito.

Sen. Blanco koncize prezentos la albumon kaj respondos al demandoj, se ili estos. Eble (sed ne certe) ŝin akompanos alia membro de la Kapitulo, c-ano Alessio Giordano, vickonsulo pri informado, kiu oficas portempe en la itala ĉefurbo. Mag. Giordano ĵus finis la kunredaktadon de "Literatura Foiro", numero 327, februaro 2024

Samsemajne ankaŭ la Unua Vickonsulo, sen. Giorgio Silfer, vojaĝos, eĉ ekster Eŭropon. Li tre ĝojas ke la Esperantan Civiton reprezentas pli kaj pli junaj vizaĝoj, des pli ke ne temas nur pri afrikanoj, kiel ankoraŭ en la 2010aj, sed ankaŭ pri homoj el aliaj kontinentoj: la nova Esperantio radikas profunde en nia kulturo kaj vigle junas en siaj kreskantaj branĉoj.

[HeKo 830 3-C, 20 jan 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0441 s s 
  Total: 0.0581 s s