Esperanta Civito

Kunvokita la Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto


La ĝenerala Asembleo de Afrika Esperanto-Instituto estas kunvokita al Bujumburo, ĉe hotelo Amitie', por lundo 12 februaro 2024 tagmeze. Partoprenos reprezentantoj de ambaŭ kolektivaj membroj (KCE kaj SIPU). Unuafoje ĉeestos por SIPU c-ano Janvier Ndericimpaye, profesie bankisto: li definitive anstataŭas c-anon Abdulrahman Bukuru, migrintan al Popola Ĉinio pro postuniversitata stipendio.

Ene de la raportoj la Asembleo pritraktos la staton kaj statuson de Tanganika Esperanto-Domo, la titoligon de la biblioteko al la karmemora c-ino Marie-France Conde Rey, la renovigon de la Plenum-Komitato, kie alternas prezidanto nomumita de SIPU aŭ KCE ĉiun duan jaron, la rilatojn kun Afrika Centro Esperantista en Lomeo.

La Domo havos novan kortiston ekde 1 februaro 2024, dum la posteno de direktoro, antaŭvidita de la AEI-statuto, restos plu vaka. Necesos ankaŭ nomumi prizorganton de la biblioteko.

[HeKo 830 9-B, 30 jan 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0150 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0436 s s 
  Total: 0.0586 s s