Esperanta Civito

La staba evoluo en UEA, TEJO, laEsperanta Civito


Dum la Universala praktike fermis sian Centran Oficejon, la Junulara praktike malfermas la propran, eĉ kun ĝenerala direktoro. La unua agis laŭ la principo redukti la elspezojn, la dua laŭ la mala: ju pli vi elspezas, des pli vi povas peti kaj ricevi.

Ĉi tiu evidente miseduka principo fontas el la mekanismoj de Eŭropa Unio por financi junularajn organizojn, sed ne nur el EU: multaj NROj ricevas monon de plej diversaj fondumoj, privataj kaj publikaj, proporcie al la nombro da dungitoj kiun ili oficiale statistikas.

La afero estas pli kurioza (kaj riska) en Roterdamo, ĉar TEJO diverĝas el UEA pli kaj pli en la administra strategio. Kaj dum UEA survojas al strukturo de buralistoj anstataŭ burokratoj, TEJO pli kaj pli aplikas bullerisman filozofion, laŭ kiu fine la salajrata stabo pli gravas ol la estraro el volontuloj. Por la Junulara ludas du specifaj faktoroj: la oficistoj ne estas ĝispensiaj kaj la mono ekzistos tiel longe kiel la patrono de Eŭropa Unio estos Sankta Neredono. Sed de unu jaro al alia la kartokastelo povas facile ruini.

La Esperanta Civito praktikas alian strategion: la buralistojn pagas ne la konsorcio sed la respektivaj paktintaj establoj (la Civito aktivas nur subsidue) kaj ili enkadriĝas en stabo normigita de strikta leĝo (Lex adiutoria). Kaj precipe ne radikas iu Centra Oficejo en difinita urbo kun Esperanto-Domoj: la urboj estas pluraj (Ĉaŭdefono, Malago, Budapeŝto, Stokholmo, Bujumburo...) kaj la oficejoj same, eĉ hejme. Sen mono el Eŭropa Unio, kio devontigas favore al EU; kaj sen ĝenerala direktoro.

[HeKo 831 1-A, 1 feb 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0141 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0831 s s 
  Total: 0.0972 s s