Esperanta Civito

La sveda Esperanto-Domo rande al bankroto


La Esperanto-Domo en meza Svedio ne havas plu monrimedojn necesajn por pagi la fakturojn: ĝia unusola prizorganto, c-ano Lennart Svensson, atendas ke la kreditantoj postulos bankroton; pri tio li tenas informita la prezidantinon, s-inon Anna Ritmaki (kiu loĝas en Alando, insularo inter Svedio kaj Finnlando).

La sama prezidantino en decembro kontaktis la Kongresan Buroon de la Esperanta Civito, proponante okazigi en Leŝoforso Kulturan Esperanto-Festivalon. Konsiderante ke tia aranĝo alportas malgrandan enspezon (sed insultojn kaj minacojn de tiuj kiuj dum jardeko ne kapablis organizi KEF-on), la Kongresa Buroo konsilis al ŝi prefere inviti Internacian Junularan Kongreson, kiel jam sukcese okazis en 2003 (pli ol tricent aliĝintoj). La ideo plaĉis al ŝi; sed eble estas tro malfrue.

La biblioteko de Sveda Esperanto-Federacio estis jam translokita de Esperanto-Garden al la Esperanto-Klubo de Malmo. Iu librostoko estis detruota. Tamen ankoraŭ restas multe da libroj kolektitaj el diversaj fontoj (ekzemple donacitaj de lokaj kluboj kaj forpasintoj). C-ano Svensson klopodos arigi kelkajn homojn por kunpaki tiujn librojn kaj tiel eviti, ke ili senspure malaperos en venonta bankroto.

[HeKo 831 7-A, 12 feb 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0479 s s 
  Total: 0.0615 s s