Esperanta Civito

Kiel kontakti c-anon Giorgio Silfer


Ekde la deviga enkonduko de G-4, c-ano Giorgio Silfer ne estas plu atingebla per poŝtelefono, sed nur ĉe fiksa lineo, en Svislando aŭ Hispanio: geamikoj kaj kunlaborantoj konas la numerojn. La plej oportuna metodo por kontakti lin restas retmesaĝado (sed ne googlemail): eĉ se rezultas lia adreso tie, kaj ĉe Facebook, Telegram, Instagram, Vacapo aŭ simile (ofte apokrife), li ne utiligas ilin.

Aldone, li ne partoprenas en telekongresoj, ĉar li rapide laciĝas en Zoom-teknologio. Nur skajpo ne lacigas lin, sed li uzas ĝin strikte kun la Civitaj stabanoj.

Simile, tute ne lacigas lin gvidi seminarion al afrikanoj starante dum ok horoj konstante, dum lacigas lin sidi dum duona horo antaŭ komputilo prelegante. Ankaŭ tial li ne plu akceptas invitojn por telematikaj prezentoj. Jen la lasta en lia vivo: https://www.youtube.com/watch?v=juGUWFz_ca4&t=61s

Bonvolu neniel interpreti la supran kiel "cupio dissolvi" aŭ efikon de nekonata sindromo. Dankon pro via kompreno.

[HeKo 831 8-A, 14 feb 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0136 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0525 s s 
  Total: 0.0661 s s