Esperanta Civito

Lumoj kaj ombroj survoje al Aruŝo


"Heroldo de Esperanto" planas sendi korespondanton al UK en Tanzanio. La persono estos elektita inter la partoprenintoj en la ĵusa staĝo pri redaktado ĉe Afrika Esperanto-Instituto, surbaze de ilia aktiveco kiel redakcianoj dum la venontaj numeroj; certe estos afrikano kiu havas la esperantan civitanecon. HdE atendas de Roterdamo la akreditivon, ĉar la posedanto de la gazeto (Kultura Centro Esperantista) pagos la restadon nur se la aliĝkotizo estas senpaga.

Granda malfruo karakterizas la preparon de ĉi tiu kongreso. Tio ne signifas aŭtomate riskon de fiasko, ĉar la cirkonstancoj povas boniĝi eĉ lastmomente; sed ankaŭ ne boniĝi. Kion aliĝinto rajtus riproĉi al la organizantoj?

Daŭre mankas la dua kongresa bulteno (ŝajne ĝi pretos nur post monato): mankas informoj pri hoteloj, ekskursoj dum-, antaŭ-, postkongresaj. Aliĝintoj ne ricevas subtenon por prepari la vojaĝon, kiu estas pli komplika ol kutime, precipe por la turismema kongresanaro. Roterdamo fieras pro tritaga prepar-kunsido de tridek unu aktivuloj en Aruŝo, cele al rapida pretigo de aferoj: ĉu ili forvaporiĝis?

Onidire la loĝigo ne estus problemo, ĉar hoteloj abundus kaj redundus, eĉ je tre konvena prezo: sufiĉas kompreni la anglan kaj navigadi rete; bonega ideo, ĉar en bullerisma tempo UEA kutimis kaperi la konvenan antaŭmende kaj recikli al la kongresanoj je pli alta prezo (tamen en esperanto).

[HeKo 832 1-B, 18 feb 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0138 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0401 s s 
  Total: 0.0539 s s