Esperanta Civito

Kiel sankta Neredono financas la Junularan


Siatempe oni ĉefredaktis la revuon "Kontakto" tute volontule, kaj eĉ sukcesis esti akurata. La lasta ĉefredaktoro, Pawel Fischer-Kotowski, ricevadis preskaŭ milon da eŭroj numere por atingi preskaŭ tutjaran malfruon. Gratulon al li (ri?) kaj kondolencon al lia posteulino. La tempoj ŝanĝiĝis. De kie venas tiom da mono por la Junulara?

Same kiel por aliaj NROj, ĝi venas de Eŭropa Unio, precipe per la programo Erasmus Plus, danke al kiu preskaŭ ne plu eblas aktivi je la propra kosto kiel juna eŭropa esperantisto...

Erasmus Plus donas administran subvencion kiu varias laŭ la kvanto de dungitoj el eŭropaj landoj. Organizo kun kvin plentempaj oficistoj ricevas 125 mil eŭrojn, dum tiu inter tri kaj kvin ricevas cent mil. La oficistoj povas esti kvin plentempaj, aŭ dek duontempaj, aŭ tri plentempaj plus kvar duontempaj, kaj tiel plu laŭ kreiva puzla ludo.

La nunaj dungoj ĉe TEJO estas: AKSO/informadika-homforto, eksterrilatisto, komunikisto, subvencipetisto, ne enkalkulante la ĵusan ĝeneralan direktoron. Tio egalas al iom pli ol 3,6 oficistoj.

Pri pliaj, ekz. grafikisto/vidmuntisto, dumtempa homforto por IJK, kroma konstanta triontempa oficisto (ekz. pri financoj aŭ landa kaj faka agado), estas diverĝo en la TEJO-estraro. Ne ĉiuj volus kvin plentempe ekvivalentajn. Laŭ la pli dungemaj, la TEJO-buĝeto proponus profiton inter kvin kaj dek miloj (depende de la dungolando), dum la malpli dungemaj kontentus pro nur ekvilibra saldo.

Demandoj: a) kio okazus, se subite EU fermus la kranon? b) kiom kostas morale al TEJO tioma monŝmiriĝo?

[HeKo 832 2-A, 20 feb 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0444 s s 
  Total: 0.0590 s s