Esperanta Civito

Afriko plenigis la martan Heroldon (2353)


La unuan paĝon de la marta numero 2024 de "Heroldo de Esperanto" plenigas Afriko. Ĉefartikolo de c-ano Koffi Gbeglo pri liaj spertoj kun afrikanistoj (precipe d-roj Corsetti kaj Silfer); frunta artikolo pri la biblioteko kaj hemeroteko en Tanganika Esperanto-Domo; ŝultra kolumno dediĉita al sukcesa staĝo de AEI, fare de partoprenintoj Blanco kaj Bukuru; debato pri "Ĉu por afrikanoj pli utilas AKE aŭ UK; raporteto pri la infanĝardeno "La Espero" en Rumonge, al kies infanoj la Esperanta Civito ĵus donacis tridekon da belaj tornistretoj, okaze de vizito de la Vickonsulo.

En la internaj paĝoj HdE apudigas du sintenojn en Esperantio pri la nuna interŝemida milito: monkolekto favore al palestinanoj en Gazao, iniciatita de esperantisto dum muzika festivalo en Danlando, kaj protesto de c-ano Giorgio Silfer pro la neglekto fare de ĉefministro Netanyahu pri la hebreaj kaperitoj de 7 oktobro 2023 (kun pledo por militpaŭzo.

Mauriac Nunda (el la luba etno) rakontas pri siaj unuaj esperantistaj jaroj, dum Koffi Gbeglo (el la eŭa etno) malkaŝas sian rilatadon kun UEA

Kaj post interesa komparo pri la staba situacio en UEA, la Civito, TEJO, jen la kvara ĉapitro de eseo por kompreni la (mis)evoluon de Sovetunio; verkis Jack Conrad, tradukis c-ano Stan Keable

"Heroldo de Esperanto" estas la monata informilo de Kultura Centro Esperantista; varbekzemplero mendebla: heroldo ĉe esperantio.net

[HeKo 832 5-B, 26 feb 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0197 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0424 s s 
  Total: 0.0621 s s