Esperanta Civito

Pozitiva jaro 2023 por Esperanta Naturamikaro


Pozitiva jaro 2023 por Esperanta Naturamikaro (ENa), kies Asembleo okazis hodiaŭ en la Esperanto-Domo de Malago. Danke al aranĝoj kiel la NaturAmika KulurSemajno en Esperanto (NAKSE) kaj la kresko de tranoktadoj en la Domo, la financoj estas pli ekvilibraj, kvankam ne tute kontentigaj: la deficito heredita de la antaŭaj jaroj, kiu foje superis kvin mil eŭrojn, reduktiĝis je malpli ol tri mil.

La Asembleo pritraktis la venontajn NAKSE: en Toso-de-Maro 20-26 oktobro 2024, kun aneksa agado en Katalunio, kaj kunlabore kun la Esperanta PEN en 2025. Ĝi decidis rezigni pri la organizo de SAT-kongreso, pro nenia respondo de SAT al la invito. Estis konsultiĝo ankaŭ pri la aktiveco en aliaj regionoj de la Hispana Reĝolando, specife Kanariaj Insuloj kaj Eŭskio.

La rilatoj kun Naturfreunde Internationale kaj la Naturamika Junularo estas konstantaj: ENa partoprenis per sia delegito Klaus Perko en la lasta Jarkunveno, en Aŭstrio.

[HeKo 833 1-B, 14 mar 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0129 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0392 s s 
  Total: 0.0521 s s