Esperanta Civito

Eŭropo, Aŭstralio, Afriko en "Heroldo" 2354, aprilo 24


La aprila numero de "Heroldo de Esperanto" en 2024 akurate atingis la abonantaron alportante promenadon en kvar kontinentoj: mankas nur Azio el tiuj simbolizitaj en la Verda Stelo. El Afriko venis kontribuoj de c-anoj Kagina, Nunda kaj Sebuhoro, jen turisme, jen paremiologie, jen psikologie; plus raporteto pri lumoj kaj ombroj survoje al la Universala Kongreso en Aruŝo.

Sed la fruntartikolo estas dediĉita al Kep kaj Dorothy Enderby, kiun la Esperanta Civito honoras. Ameriko aperetas per informoj de Humphrey Tonkin pri esperantista premgrupo en Unuiĝintaj Nacioj, Novjorko.

Geopolitike kaj historiografie interesaj estas la ĉefartikolo de c-ano Giorgio Silfer pri "Baldaŭ EU balotos" kaj la lasta ĉapitro de longa eseo de Jack Conrad (elangligis Stano Keable) "por kompreni Sovetunion". D-ro Silfer konkludas: "Kian balotrezulton esperi, do? Ĝeneralan, sed ne tro grandan malkreskon malkreskon de la nuntempa majoritato, tiel ke la uniemaj restos plejmulto, sed kristandemokratoj, socialistoj, verduloj devos ortigi la raŭton, eĉ adiaŭante iujn gvidintojn".

"Heroldo de Esperanto" naskiĝis antaŭ cent jaroj en Germanio. Ĝi estis eldonata en pluraj aliaj eŭropaj landoj: Nederlando, Belgio, Hispanio, Italio, Svislando, Brazilo (nur unu numero papere). Nun ĝi estas redaktata en Svislando kaj presata/ekspedata en Bulgario; posedas kaj administra Kultura Centro Esperantista.

[HeKo 834 3-B, 11 apr 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0179 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0432 s s 
  Total: 0.0611 s s