Esperanta Civito

Esperanto vekas intereson en ALTE danke al KCE


Dum renkontiĝo de la ALTE-membroj en Bad Homburg, ĉarma urbeto apud Frankfurto-ĉe-Majno, 10-12 de aprilo 2024, c-ano Alessio Giordano reprezentis esperanton nome de KCE (komisiita de la Esperanta Civito) en du laborgrupoj: tiu pri enmigrintoj (LAMI: Language Assessment for Migration and Integration) kaj tiu pri malpli testataj lingvoj (LWTL: Less Widely Tested Languages).

La grupo de LAMI, gvidata de Lorenzo Rocca kaj Cecilie Hamnes Carlsen, kie engaĝis sin gec-anoj Lorena Bellotti kaj Giorgio Silfer, koncentriĝas pri la graveco de KoS-testoj (testoj pri kono de la socio) ĉe enmigrintoj. La diversaj fakuloj kolektis materialojn el siaj propraj landoj por starigi komparan modelon de testoj, cele al kreado de ĝenerala referenco por Konsilio de Eŭropo. Ĉi-ene troviĝos ankaŭ paragrafo pri esperanto, kies aparteco travideblas kaj en la manko de teritorio kaj en la ĉeesto de testoj pri kono de socio en la lingvotestoj mem. La kunlaboro daŭros ĝis 2026, kiam la definitiva teksto estos sendita al la koncerna establo.

Paralela laborgrupo estas tiu de LWTL, gvidata de Dina Vilcu, kiu koncentriĝas pri la malpli testataj lingvoj de Eŭropo. La celo de la grupo estas selekti la plej bonajn laŭkvantajn kaj laŭkvalitajn ilojn, per komparo inter la diversaj lingvotestoj de minoraj lingvoj. Tiurilate, la responson pri esperanto alprenis mag. Giordano, kiu provizos la materialojn kaj flegos la rilatojn kun la laborgrupo, kunlabore kun d-ino Bellotti.

La renkontiĝo en Bad Homburg ne montriĝis aparte interesa laŭ labora vidpunkto. De la pasinta konferenco en novembro, en Romo, kiun KCE partoprenis, la laboroj apenaŭ antaŭeniris. Tamen, KCE restas inter la plej aktivaj membroj, kaj la laboro de ĝiaj delegitoj estas tre aprezata.

[HeKo 834 4-B, 13 apr 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0153 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0448 s s 
  Total: 0.0601 s s