Esperanta Civito

Marie-France Conde Rey en la Esperanta Panteono


Hieraŭ, Tago de Ĉiuj Pioniroj, en Ĉaŭdefono per simpla ceremonio la urno kun la cindroj de c-ino Marie-France Conde Rey estis liverita al la Esperanta Panteono, konforme al Lex Bertilia. La Vickonsulo de la Esperanta Civito, c-ano Giorgio Silfer, prezentis kortuŝan oracion kaj la ĉeestantoj (inter ili du membroj de la Kapitulo kaj du reprezentantoj de familio Conde Rey) kunigis siajn voĉojn en la funebra kanto "Se kanto, jen kanto", kun la gvida voĉo de c-ino Alessio Giordano.

Estis tre emocia momento, omaĝe al nia kara amikino, emerita konsulo, prezidinto de LF-koop, de KCE kaj de la Esperanta PEN en diversaj epokoj. Sekvis funebra bankedo, preparita de c-ino Manuela Blanco ĉe la Esperanto-Domo, en intima etoso. La honorojn de la kulturcentro faris c-ino Perla Martinelli.

La cindroj de Marie-France Conde Rey ripozas apud tiuj de Manuel de Seabra kaj de Leen Deij. Ili ĉiuj estis verkistoj kaj membroj de la Esperanta PEN.

[HeKo 834 5-C, 15 apr 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0146 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0754 s s 
  Total: 0.0901 s s