Esperanta Civito

Kio okazas pri la delegita reto de UEA?


La projekto AKSO, pri kiu responsas Mia Nordentoft, ne estas ankoraŭ plen-efika, sed unu gravan rezulton atingis, almenaŭ laŭ la hodiaŭ demisiinta ĉefdelegito de la Universala en Argentino: ĝi tute haltigis la internan funkciadon de la delegita reto.

S-ro Ruben Sanchez klarigis sian demision en la Telegram-kanalo de ILEI, sed lia letero estis tuj forviŝita de la administranto; sama cenzura sorto en alia informa kanalo. Konklude al sia letero, li skribas:

"Ĝis nun, UEA malprofitis la avantaĝojn de la nuntempaj teknologioj, kaj la rezulto estas la malkresko de nia membraro. Ĉefdelegitoj ne sukcesas rekte kontakti estintajn, estantajn nek estontajn UEA-membroj, en siaj respektivaj landoj. Pro la ĉi-supre menciitaj kialoj, kaj pro la fakto ke ĝis nun neniu deziras serioze solvi la problemon, mi rezignas/demisias mian postenon."

[HeKo 834 7-A, 22 apr 24]
Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_operating_systems(id, data) VALUES('3015360460', 'Not identified')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0145 s s(23 Requests)
  PHP: 0.0445 s s 
  Total: 0.0590 s s