HeKo 907 2-E, 16 apr 26
Ekde hodiaŭ la Unesko-komisiono de Aŭstrio inkludas kvar novajn objektojn en la kulturheredaĵo de la lando (cent okdek du entute): apud la Pinzgau-legendoj, la permana oraĵfabrikado, la uzo kaj disvastigo de la brajla skribo estas ankaŭ la esperanto-kulturo en Aŭstrio.
Ne temas pri la lingvo en si mem, sed pri la aŭstria kontribuo al ĝia kulturo, kun aparta emfazo pri Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, la multaj kongresoj, la esperanto-societo en Stirio. En la koncerna klariga artikolo de la landa Unesko-komisiono ne estas mencio pri gravaj esperantistoj, kiel prezidento Franz Jonas, aŭ la forta ĉeesto iama en la naturamika movado.
— c-ano Giorgio Silfer