HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito
HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Eblas SENDI KOMENTARION aŭ aboni la semajnan selekton tra la redakcia adreso.
HeKo 500 1-B, 2 feb 12: En Bruselo pri la roloj de papera kaj virtuala gazetoj
La kvincenta numero de la reta novaĵbulteno HeKo estis menciita hieraŭ dum agrabla renkonto de c-ano Giorgio Silfer kun la brusela esperanto-komunumo, en vere internacia merkreda klubvespero, kun partoprenantoj originaj el deko da landoj.
La baldaŭ eksa Konsulo parolis pri la periodaĵoj produktataj de Kooperativo de Literatura Foiro, prezentante ilin grafike kaj enhave, kun aparta emfazo al la komuna sociologia priskribo de la fenomeno Esperant(i)o. Kerna en la prezento estis ankaŭ la analizo pri la roloj de la papera kaj de la virtuala gazetoj en Esperantio. Sekvis preskaŭ kolektiva intervjuo de la publiko.
...HeKo 499 9-A, 1 feb 12: Anjo Amika gastino de Verdastacio
Anjo Amika havis afablan inviton al tre interesa elsendo laŭ la suba ligilo, kie troveblas multaj tre interesaj programeroj en esperanto. Ŝi spektis esperantlingvan filmon: "Hitler kaj Esperanto", ŝi aŭskultis muzikon de Kaj Tiel Plu. Estas prezentataj fabeloj por infanoj kaj estis elsendita unu kanto el ŝia repertuaro: "Ave Maria" de Bach/Gounod, kun la videofilmo, kiu troveblas ankaŭ en YouTube.
La kanto estas aŭskultebla el la kasedo "Dimanĉa koncerto", eldonita de LF-koop
La eniro por spekti film ...
HeKo 499 8-C, 31 jan 12: Ekas la normigo de la fjota lingvo
La registaro de la Kabinda Respubliko decidas ĉi-semajne pri la listo de fakuloj kunlaborontaj kun la Lingva Komitato de Esperantio por la normigo de la kabinda nacia lingvo Fiote.
La kabinda ministro Afonso Massanga renkontas la (baldaŭ eksan) Konsulon, sen. Giorgio Silfer, mem lingvan komitatanon, por difini la kadron de tiu kunlaboro, science kaj finance. Interalie, se la kabinda ministro konsentos, eblos rilati al Esperantic Studies Foundation por parte financi la projekton.
Al la ministro prof. Silfer konsilos envolvi tri lingve kompetentajn kabindanojn, sen konsidero pri ilia aparteno al la reganta majoritato. Estas bone ke la kabinda revolucio restu gvidata de firmaj kredantoj en la sendependiĝo de Kabindo, sed en komisionoj kaj komitatoj ekster la registaro laboru ankaŭ personoj malpli firmaj, tamen politike reprezentaj. Ekzemple, pastro de la romkatolika eklezio estus bonvena por kunprepari la normon de la fjota.
...HeKo 499 7-B, 28 jan 12: Unuafoje ekstereuropano en la gvido de KCE
Unuafoje ekstereŭropano membras en la Komitato de Kultura Centro Esperantista: c-ino Jun Liu el Popola Ĉinio estis elektita kiel sekretario hodiaŭ fare de la Asembleo de KCE -- ŝi ricevis pli da voĉoj ol la alia kandidato, s-ino Elisabeth de Mestral el Svislando. Ĉi-lasta deponis sian kandidatecon en aŭgusto, sed malkonfirmis ĝin du semajnojn antaŭ la Asembleo.
Sen. Dieter Rooke, edzo de c-ino Liu, estis unuanime konfirmita en la posteno de vicprezidanto. Same unuanime sen. Giorgio Silfer estis elektita kiel nova prezidanto: "Mi okupis ĉi tiun postenon en 1995-96, prologe al la dua periodo de mia vivo en Svislando; mi reokupos ĝin dum tri jaroj, epiloge al tiu periodo mem" komentariis prof. Silfer.
...HeKo 499 6-B, 27 jan 12: Demento pri dungoj fare de KCE
En la reta skandalgazeto LibFol aperis la sekva komentario de Andy Künzli: "Sen CO UEA estus kvazaŭ nenio. Pro tio necesas dungi kaj pagi oficistojn, SE ONI POVAS PERMESI AL SI TION (ekzemple KCE antaŭ [ol la prezido de prof. Giorgio] Silfer finance ne povis permesi al si tion, sed tamen dungis plurajn homojn, kaj la ŝuldoj kreskis pli kaj pli -- sed mi ne volas kompari UEA kun KCE)."
Se la opinio de s-ro Künzli pri UEA estas subjektiva kaj ne atentinda, lia informo pri KCE estas malĝusta kaj dementinda. Nek li nek aliaj estis dungitaj de Kultura Centro Esperantista, sed jes de la Fondumo Gastejo Edmond Privat (GEP), en kies buĝeto por 1993 estis enskribita la sumo de okdek tri mil svisaj frankoj pro salajroj. GEP (sub la prezido de s-ino Mireille Grosjean) komence de 1991 maldungis s-ron Claude Gacond kiel direktoron: li restis KCE-komitatano sen honorario. Per letero subskribita de la sama prezidantino, en junio 1994 s-ro Künzli ankaŭ ricevis la anoncon pri la ĉesigo de sia laborkontrakto, pro manko de mono ĉe GEP: proceduro, kiu ebligus peti la subtenon de la asekuro kontraŭ senlaboreco, se la koncernaj kotizoj estus pagitaj.
...




