Esperanta Civito

Konkludoj de Segedo

La suba diskutmaterialo rezultis el la internacia konferenco pri "Esperanto en la dua jarcento", organizita de Hungara Esperanto-Asocio kaj Kooperativo de Literatura Foiro, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, en Segedo / Szeged (Hungario) 13-16 julio 1988.

En la konferenco estis oficiale reprezentitaj TEJO, HEA, LF-koop, SAT, MEM, KCE, La Kvinpetalo, Kastelo Greziljono, Mondhejmo, AVE.

Al la redaktado de la Konkludoj de Segedo kontribuis interalie Rezsö Baross, Roland Levreaud, Jerzy Leyk, Perla Martinelli, Marco Picasso, Oszkár Princz, Sándor Révész, Giorgio Silfer, Ljubomir Trifonĉovski, Balazs Wacha.

*  *  *  *  *

Esperanto fronte al la instituciaj strukturoj de la makrosocio:
kia publikrilata strategio por la dua jarcento?


1. Ekde la jaroj 1970aj fortiĝis la kondiĉoj de konstantaj interpersonaj neformalaj kontaktoj. Lige kun tio, la plej forta integra faktoro en Esperantio (t.e. la esperantlingva socisfero) fariĝis la travivaĵo de la internacia hejmeco.

Tiun ŝanĝiĝon favoris la strukturaj trajtoj de Esperantio, kiu aspektas, kompare kun la makrosocio, anticipe alternativa modelo.

2. La diversaj novtipaj socimovadaj organizaĵoj,* bazitaj sur la slogano "pensadi globe, agi loke", akcelas la disvolvon de alternativa modelo publikrilata.

Dum la tradiciaj movadoj agas kiel premgrupo por konvinki institucion pri sia modelo, kaj pere de la institucio konvinki la homojn – la novtipaj socimovadaj organizaĵoj funkcias mem kiel modelo por aliaj homoj.

La tradiciaj movadoj perceptas la realigon de sia modelo kiel majoritatan kaj prokrastiĝan – la novtipaj socimovadoj perceptas la realigon de sia modelo kiel minoritatan kaj tujan.

En la tradicia kazo, la grandigo de la organizaĵo estas pera celo; en la novtipa kazo, la grandigo estas sinplenumo.

Tradicie, ju pli multaj ni estas, des pli forte ni povas premi – novtipe, ju pli multaj ni estas, des pli multaj vivas laŭ niaj principoj.

Tradicie, oni vidas sian rolon en la partopreno en potencbatalo kaj akiro de pozicioj tie - novtipe, oni vidas sinplenumon en la formado de la vivpraktiko.

Eksteren la tradicia pensmaniero estas kompromisema – la novtipa, ne; internen, la tradicia pensmaniero estas disciplina – la novtipa, tolerema.

Tradicie, de iu kerno disbranĉiĝas diversaj strukturoj laŭ piramida modelo – novtipe, ekestas pluraj sendependaj unuoj, diversloke iniciatitaj, disvolviĝantaj laŭ horizontala reta modelo.

3. Esperantio favoras konduton laŭ la novtipa socimovada organizmodelo. Oni konsciiĝu pri tio.

* NSO: sociologia difino, kiu koncernas, ekzemple, la ekologiajn movadojn, la novan pacmovadon, diversajn socikulturajn movadojn, por kiuj la ŝtata nivelo estas malpli grava.


Esperanto – inter societo(j) kaj komunumo:
kia organiza strategio por la dua jarcento?


1. Ekde 1888 ni povas paroli pri efektiva esperantistaro. Ĝi prezentas du facetojn, tuj de la komenco: societa kaj komunuma. Ekzemple la Nurenberga Klubo estis societo; la legantaro de [La] Esperantisto formis ian komunumon. La membrecon en la societo atestas la pago de kotizo; la aparteno al la komunumo legitimas la lingvokono, ne la abonkotizo. La nurenbergaj klubanoj havis egalan statuson, ĉu ili scipovis la lingvon, ĉu ili lernis aŭ ĉu ili nur simpatiis al ĝi; por la legantaro de [La] Esperantisto fariĝis evidenta la diferenco inter neesperantistoj, komencantoj kaj lingvanoj; nur la lingvanoj konstituas la komunuman faceton, dum kaj lingvanoj kaj nelingvanoj konstituas la societan.

2. Inter la societa kaj komunuma facetoj ekzistas, ekde la komenco, nur parta koincido. La distingo fariĝas pli evidenta, kiam oni ekrimarkas ke la societa faceto produktas precipe propagandan servon, dum el la komunuma venas precipe kulturaj valoroj. Sociologie, la societa faceto estas precipe norme orientita movado, dum la komunuma faceto estas precipe valore orientita realaĵo.

3. Se ni akceptas ke Esperantio estas tiel duflanka (societa/komunuma), ni plue rimarkas ke la societa flanko konsideras la lingvon kiel rimedon je la servo de la makrosocio, dum la komunuma sentas kontraston, aŭ almenaŭ konfliktan eblecon inter la mikrosocio kaj la makrosocio.

4. Konsekvence, ekzemple, unu el la ĉefaj valoroj de Esperantio, la samideana solidareco transnacia, funkcias nur se oni perceptas Esperantion en sia komunuma faceto. Ekzemple, la gastigado tra la Pasporta Servo okazas favore al la esperantisto kiu efektive scipovas la lingvon kaj en sia gastokonduto kapablas mem demonstri agrablan transnaciecon, fakte sendepende de iu membrokarto. La transnacia solidareco, en la societa faceto perdiĝas tuj kiam la lokaj kondiĉoj malfavoras ĝian manifestiĝon, ĉar la sorto de la societo dependas de ĝiaj funkcikondiĉoj, neniel de la solidareco.

5. Ju pli la societa faceto evoluis kaj ekspansiis, des pli ĝi bezonis piramidan strukturon; bazo kun lokaj klub(an)oj, provincaj kaj laŭŝtataj organizoj, internacia aŭ supernacia instanco aŭ estraro. La piramida modelo multobliĝis en la fakaj asocioj. Aliflanke, montriĝas pli kaj pli evidente ke la komunuma faceto malkonformas al tia piramida modelo.

6. La societa kaj komunuma facetoj ne nur parte koincidas, sed ankaŭ plektiĝas laŭ cirkvitoj. Cirrkvito estas aro da homoj uzantaj la lingvon aŭ apogantaj ĝin, kiuj gravitas ĉirkaŭ unu aŭ pluraj polusoj; periodaĵo, opinimovado (el kio organizaĵo), kongreso, vojaĝanta instruistaro (precipe en la intermilita periodo), esperanto-centroj (Greziljono kaj aliaj).

7. Sesa poluso estas lokalizebla en la esperanto-familioj, kie la lingvo estas hereda fenomeno, esenca por la primara ensociigo de la infanoj (denaskismo). La ekesto kaj evoluo de ĉi tiu poluso estas kondiĉita de la matureco de la komunuma faceto.

8. Ĝis hodiaŭ la preskaŭ ekskluzive aplikita organiza modelo en Esperantio estas la "funkcia organizo", kiu havas sian akson en la hierarkio.(1) Alternative al la funkcia organizo ekdisvolviĝis la "projekta organizo", kiu havas sian akson en la taskoforto.(2)

(1) La funkcia organizo principe aliras la mondon kiel konvinkiga amasmovado aŭ almenaŭ kiel premgrupo.
(2) Taskoforto: stabo ene de kiu oni ĉerpas homojn el eventuale malsamaj fakoj por formi celgrupon orientitan al la plenumo de difinita projekto.

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0127 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0439 s s 
  Total: 0.0566 s s