HeKo - retagentejo de la Esperanta Civito
HeKo estas novaĵagentejo je la servo de la establoj en kaj apud la Pakto por la Esperanta Civito, sub la imprimaturo de la Konsulo aŭ lia delegito. La informoj estas: oficialaj de la Civitaj instancoj, se indikitaj per la litero C; bultenaj de paktintaj establoj, se indikitaj per la litero B; alies neoficialaj, pri kio ajn utila por la evoluo de Esperantio, se indikitaj per la litero A. Eblas SENDI KOMENTARION aŭ ARTIKOLON tra la redakcia adreso.
La publikigo estas rajto por ĉiu kiu havas la esperantan civitanecon.
HeKo 532 2-C, 9 maj 13: Nia muzika kulturo en LTSEC
Kiom konata devas esti nia muzika kulturo, laŭ la ses niveloj de LTSEC? Se inter la nepraj kantoj situas "La Espero", ekde kiu nivelo ĝi estu parkere konenda de la ekzamenato? Kiuj esperanto-kantoj el ekstereŭropa deveno estas nepre konendaj, en iu aŭ alia nivelo? Kaj tiel plu.
Tiujn demandojn fine esploros faka studgrupo, kunvenonta en la Esperanto-Domo de KCE, 15-16 julio 2013, sub la aŭspicio de la Esperanta Civito. Ĝin partoprenos: c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri edukado; sen. Giorgio Silfer, esperanto-delegito ĉe Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj; sen. Marie-France Conde Rey, esperanto-instruistino, korusanino; sen. Anna Bartek, kantistino, preparanto al lingvotestado; sen. Dieter Rooke, edukinto de denaskulo, korusano.
...HeKo 532 1-B, 8 maj 13: En Malago nia plej granda biblioteko de Andaluzio
Pli ol du mil unuoj de esperanta kaj interlingvistika biblioteko estas stokataj survoje al la Esperanto-Domo en Malago. Ili devenas el plej diversaj donacintoj, precipe en Svislando: Anna Bartek, Renata Filali, KCE, LF-koop, Perla Martinelli, Giorgio Silfer... La livero de la stoko devus esti kompleta okaze de la Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, meze de oktobro 2013.
Tamen la libraro ne situos en la Esperanto-Domo mem: ilin akceptos du urbaj bibliotekoj tute apud ĝi. Tiamaniere la libraro estos alirebla je regula horaro, katalogata kaj pruntebla eĉ de aliaj lokoj en Andaluzio. Pri la tuto okupiĝos la biblioteka personaro mem. Tiel du pliaj bibliotekoj kunlaboros kun la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo, laŭ strategio de la Esperanta Civito.
...HeKo 531 9-C, 7 maj 13: OIK pivoto ene de direktivo Rogora?
Estas preparata la propono modifi direktivon Rogora pri la Komuna Integrita Biblioteka Sistemo en Esperantio, tiel ke la pivoto ne plu estu la Biblioteko de Interlingvistiko ĉe universitato IULM en Milano, sed la Landa Fremdlingva Biblioteko (OIK) en Budapeŝto.
La milana biblioteko ne plu respektas ĉiujn klaŭzojn de la direktivo, specife "esti alirebla al la publiko laŭ konata kalendaro", ĉar laŭ lastatempa komuniko de c-ano Andrea Montagner, dungito ĉe IULM, ĝi situas en loko ne plu alirebla al la publiko "pro motivoj de sekureco".
...HeKo 531 8-B, 6 maj 13: KCE liberigita de la hereditaj debetoj
Kultura Centro Esperantista heredis, en 1999, pli ol 60.000 svisajn frankojn da ŝuldoj de la antikva reĝimo: nome, aĉetante la domon en Postiers 27, KCE (tiama prezidanto: Sonja Brun) transprenis la ŝuldojn de la vendanto (fondumo Gastejo Edmond Privat, tiama prezidanto: Mireille Grosjean) pro kelkaj kreditantoj en Esperantio.
Dum la postaj jaroj KCE liberiĝis de tiuj ŝuldoj, repage aŭ donace aŭ legace: restis nur unu kreditanto, Svisa Esperanto-Societo, kiu postulis ĉiujare la pagon de triprocenta interezo, donaconte tiun interezon al KCE mem.
...HeKo 531 7-A, 5 maj 13: Nova teatra trilogio de Giorgio Silfer
Post "Albaniva kaj ŝiaj sep nanoj" kaj "Karmezina renkontis Lupon" la ĵus verkita fabelo por kamiŝibajo "Gvendolena la blanke-brova" kompletigas la duan teatran trilogion de Giorgio Silfer. La unua, el tri unuaktaj dramoj, estis verkita inter decembro 2011 kaj marto 2012; la dua, el tri kamiŝibajoj, estis verkita inter januaro kaj majo 2013.
Ĉi-foje la dramisto tre libere vizitas la legendojn pri reĝo Arturo, donante tute originalan interpreton. Kvankam la titolo enhavas la nomon de Gvendolena, la vera protagonisto estas ŝia fianĉo Alfriko, kiu memorigas la figuron de sorĉisto Merlin. Kial la nomo de mezepoka angla gramatikisto?





