Esperanta Civito

Poemo de Leen Deij pri la kristalnokto

En la hodiaŭa nokto, precize antaŭ sepdek jaroj, nazioj atakis, incendiis, detruis centojn da sinagogoj, milojn da butikoj kaj da domoj de judoj en Germanio. La "kristalnokto" (tiel nomata pro la frakasitaj montrofenestroj) markis la oficialan komencon de la genocidoj, kiuj faris viktimojn ankaŭ en la esperanta popolo.

La Esperanta Civito omaĝe rememoras tiun tristan daton per poemo ĵus verkita de c-ano Leen Deij, ekskortumano. Leen Deij estas fama interalie pro siaj versoj "Al juda foririnto". Koran dankon al LF-koop pro la kopirajta permeso: la poemo, kun artikolo de la sama aŭtoro, aperas en la lasta numero de "Heroldo de Esperanto".

La lasta Judo

En kristana templo suna
sonas pezaj botoklakoj.
Huno en ĉemizo bruna,
hokokruco sur la brakoj,
zonrimen’ kun revolvero,
judĉasisto de Hitlero
rekte al katedro iras,
al la pia pastro diras:

“Lasta judo fuĝis haste,
kaŝas sin en kirko via.
Lin elpelu senprokraste
aŭ vin trafos pun’ partia!”
L’olda pastro petas pace,
tondras la ĉasist’ minace,
kaŝas sin la lasta judo
laŭ instruo de l’ Talmudo.

“Lastafoje mi ordonas
ke eliru la trompulo!”
Lignorompa krako sonas.
Hom’ aperas en angulo.
Ostoviron li egalas.
De la muro kruco falas.
Sin de l’ kruconajloj tiras
kaj la lasta judo – iras.

(Leen Deij)

[HeKo 373 2-C, 9 nov 08]

Esperanta Civito
MODx Content Manager »

« MODx Parse Error »

MODx encountered the following error while attempting to parse the requested resource:
« Execution of a query to the database failed - Duplicate entry '2147483647' for key 'PRIMARY' »
      SQL: INSERT INTO `coa_esperantionet`.modx_log_user_agents(id, data) VALUES('3969502375', 'claudebot')
      [Copy SQL to ClipBoard]
 
Parser timing
  MySQL: 0.0128 s s(22 Requests)
  PHP: 0.0423 s s 
  Total: 0.0551 s s