Esperanta Civito

Raŭmismo

Raŭmismo aplikas al esperanto la modernan lingvistikan principon, laŭ kiu vivanta lingvo estas kaj komunikilo kaj identigilo.1 Zamenhof mem jam konsciis pri tio, proponante hilelismon/homaranismon kiel mondpercepton kaj parolante kiel unua pri la ekesto de esperanta popolo. Kiel prezentite en eseo de Walter Zelazny,2 tiu pensofluo konstantis ĉe la esperantistaro,3 ĝis populariĝo tra la Manifesto de Raŭmo (1980) kaj postaj eventoj. La Esperanta Civito estas la konsekvenca realigo de raŭmismo, unika pro sia institucia karaktero.

La Esperanta Civito celas esti subjekto de internacia juro. Ĝi plenumas la trian, kaj plej gravan, celon de la Pakto por la Esperanta Civito, lanĉita la 10an de aŭgusto 1998 en Ĉaŭdefono (La Chaux-de-Fonds), Svislando.

Ĝia Konstitucia Ĉarto estis promulgita la 2an de junio 2001 en Sabloneto (Sabbioneta), Italio. Ĝi estas la fundamenta leĝo de la Civito.

Alia referenca teksto (sed ne leĝo) estas la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, proklamita la 6an de junio 1996 en Barcelono (Katalunio/Hispanio), danke al kiu la esperantistaro estas agnoskebla kiel lingva grupo.

La Esperanta Civito havas federisman strukturon. La establoj aliĝintaj al la Pakto estas reprezentitaj paritete (egalrajte) en asembleo nomata Forumo. La membroj aŭ abonantoj de tiuj establoj rajtas peti la civitanecon kaj tiel elekti la Senaton, kie la diversaj listoj de individuaj civitanoj estas proporcie reprezentitaj. Forumo kaj Senato formas kune la Parlamenton.

La Konsulo estas la ĉefkandidato de la gajninta listo: li reprezentas oficiale la Civiton, prezidas la Parlamenton kaj gvidas la ekzekutivan instancon, nomatan Kapitulo.

La Konsulo (aŭ la Vickonsulo pri informado) responsas pri la retagentejo HeKo, oficiala organo de la Esperanta Civito.

1 John E. Joseph, "Language and Identity - National, Ethnic, Religious", eld. Palgrave Macmillan, Usono 2004.

2 Walter Zelazny, "Les idées sociales et réligieuses suscitées par le phénomène des langues dites artificielles (aspect interlinguistique et social)", en Esperantologio/Esperantic Studies, Uppsala, 2001

3 En la monografio pri kulturo kaj internacia lingvo de William Auld troviĝas multaj pensigaj ideoj. La plej grava el ili estas, ke ĉiu lingvo posedas kulturon, aliel ĝi ne estus lingvo. La lingvo ne povas esti memstara natura fenomeno, ĉar ĝi ligiĝas al homo kaj al la kulturo de la homo. Nura lingvo sen kultura fono praktike ne ekzistas, same kiel ne ekzistas homo staranta ekster sia kulturo. La vorto kulturo implicas la tutan gamon de la homaj aktivecoj, kiel historion, geografion, religion, teknikon, arton, civilizon kaj antaŭ ĉio la lingvon, per kiu la kulturo esprimiĝas. Depende de la lingvo do LA KULTURO KREIS LA HOMON. William Auld havis la esperantan civitanecon.

Esperanta Civito