La devizo de "Heroldo de Esperanto" en 2017
La gazeto “Heroldo de Esperanto” adoptos la devizon kreitan de la pol-nederlanda esperantistino Jolanta van Holstein kiel spronilon por la agado de la esperantistoj.
La devizo — “Ne flagoj, sed agoj” — venis en la kapon de la kreinto, post observado de tio, “kio okazas en Esperantio kaj kion faras la esperantistoj”.
IEMW aldonas al sia katalogo
La Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperanto-Muzeo en Vieno realigis novan skanprojekton. Dum la pasintaj semajnoj la enhavtabeloj de kvin gravaj periodaĵoj estis skanitaj kaj nun konsulteblaj per la katalogo Trovanto.
La periodaĵoj estas:
Asembleoj de paktintoj en printempo 2017
Esperanta Naturamikaro havos sian ordinaran Asembleon en Malago, vendredon la 17an de marto 2017, ekde 18h00 ĉe la naturamika Esperanto-Domo. En la tagordo reliefos la kunlaboro kun la tegmentaj organizoj NFI en Vieno kaj junulara movado en Prago.
La tri Moj de la Malta prezido
Mediteraneo, migrintoj, maro: tri Moj karakterizas la engaĝon de Malto, la membroŝtato kiu laŭ rotacio prezidas Eŭropan Union dum la unua semestro de 2017.
Radio Radikala intervjuis la Vickonsulon pri Brexit
Hodiaŭ Radio Radikala intervjuis la Vickonsulon de la Esperanta Civito pri la sekvoj de la brita secesio en la lingva reĝimo de Eŭropa Unio. La intervjuon, elsendotan ĉi-monate, kunordigis d-ro Giorgio Pagano, sekretario de Esperanto-Radikala Asocio. Radio Radikala mem estas unu el la plej aŭskultataj privataj elsendejoj pri politikaj temoj, en Italio.
Afriko kaj kulturaj projektoj en la fokuso
La Kapitulo skajne kunvenis hodiaŭ en kvorumo, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, eliranta Konsulo.
En JARTE ateliero pri la naŭa arto
Daniele Binaghi kaj Tihomir Lovriĉ gvidos atelieron pri la naŭa arto dum Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, organizata de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 16-21 julio 2017, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj sponsorita de la Esperanta Civito.
Pli favora aboneblo por HdE fare de Lexus
Sociala Grupo Lexus el Brazilo anoncas modifon en la abontarifoj de “Heroldo de Esperanto” 2017.
UEA perdis proksimume kvinonon de la membraro
“Ĝis la 22a de decembro 2016 pagis kotizon 3.018 personoj. Samdate estis pliaj 312 membroj kies kotizojn donacis Fondaĵo Canuto” lakone komunikis la ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, Martin Schäffer.
Pianisto Giorgio Di Nucci ludos en JARTE
Apenaŭ 20-jara, Giorgio Di Nucci el Molizo (Centra Italio) aspektas jam virtuozo de la fortepiano. Efektive tia li estas, des pli ke li ludas sen la helpo de partituro, nur parkere.
Borsa analizo de Esperantio, decembro 2016
La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto.