Heroldo denove akuratas
Liverante hodiaŭ al la presejo la numeron 2172 (6:2011), kiu kovras la eventojn ĝis mezo de majo, la redakcio praktike nuligis la malfruon de “Heroldo de Esperanto”, kies ĉefredaktora posteno vakas jam de kvin monatoj. La sekva numero fakte devus aperi post du semajnoj, laŭ regula ritmo.