Tuluza universitato bojkotis FESTOn
La universitato “Paul Sabatier” en Tuluzo subite rifuzis al la organizantoj (la franca sekcio de TEJO) okazigi FESTOn en siaj lokaloj. La kialoj de tiu bojkoto ne estas diskonigitaj. Danke al la kunlaboro de Eurokka kaj Vinilkosmo FESTO tamen okazos en apuda loko.