Svisa enciklopedio pri la Esperanta Civito
La ĵus eldonita svisa enciklopedio planlingva “Universalaj Lingvoj en Svislando”, aŭtorita de Andreas Künzli kaj eldonita de SES/CDELI, impresas monumente per siaj 1.130 paĝoj.
Ĉio estas preta por la inaŭgura sesio de la dua Civita Parlamento, kies Forumo kaj Senato kunsidos en Bruselo 19-20 marto 2007, en konstruo de Eŭropa Unio, laŭ invito de EU-parlamentanoj apartenantaj al malsamaj grupoj.
La Goldoni-temo okaze de la 300-jariĝo de la eminenta dramverkisto estas unu el la akcentoj en la februara numero 225 de Literatura Foiro, per eseo de Carlo Minnaja, mem tradukinto de Carlo Goldoni en esperanton. Fakte en ĉiu numero de la 38a jarkolekto de la revuo oni legos pri Goldoni kaj ghuos sur la kovrilpaghoj belajn paŝtelajn desegnaĵojn kreitajn surbaze de liaj verkoj.
Sen. Dieter Rooke, de la Ruĝa grupo, proponas rezolucion kiu engaĝos la Esperantan Civiton aliĝi al la monda kampanjo kontraŭ grapolbomboj. Al tiu kampanjo en Esperantio ĝis nun aliĝis nur Sennacieca Asocio Tutmonda.
Direktivo proponita de Itala Interlingvistika Centro, pri komuna integrita biblioteka sistemo en Esperantio, kaj rezolucio proponita de LF-koop pri la celebrado de la Zamenhofa Literatura Esperanto-Jubileo 2009, reliefas en la tagordo de la venonta Foruma sesio, apud la ordinaraj plenumoj: adiaŭa saluto de la eliranta Konsulo, rektoro c-ano Walter Zelazny, elektoj de la Kortumo 2008-09, akcepto