Malverva Eŭropa Tago de la Lingvoj 2010
Pasis preskaŭ ne rimarkite la Dudeksesa de Septembro, kiun Konsilio de Eŭropo delonge deklaris “Eŭropa Tago de la Lingvoj”. Principe turnita al la lingvaj rajtoj (ja la strasburga institucio okupiĝas prioritate pri homaj rajtoj), la dato ĉi-jara ne altiris grandan atenton.