UEA nuligas sian Mez-Orientan Kunvenon
Laŭ antaŭvido formulita en HeKo, Universala Esperanto-Asocio nuligis sian kvaran Mez-Orientan Kunvenon, en Irano fine de marto. La anoncon donis Renato Corsetti, sekretario de la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko, tamen ankoraŭ ne tra oficiala UEA-kanalo (la retlistoj de UEA-Komitato aŭ pri landa agado, aŭ la asocia organo).