Asigno de tereno al SIPU en Burundio
Per decido datita 28 septembro 2009 s-ro Déogratias Nduwimana, ministro pri akvo, medio kaj teritorio de Burundio, asignis al Societo Internacia de Paco Universala (SIPU) terenon de 25 hektaroj por plani kaj konstrui Cité de la Paix / Civiton de la Paco. La tereno situas en la provinco Makamba (la plej suda), borde de la lago Tanganiko.