Prezidentoj inter hamako kaj moko
“Jen nenio, kaj tenu tion forte”: tiel resumiĝas la respondo de iu meznivela ĉefburokrato (Cláudio Soares Rocha, Direktoro pri Historia Dokumentado) de la brazila prezidento Lula da Silva al la letero de la UEA-prezidanto Probal Dasgupta, pri kiu multaj esperantistoj ne sciis ĉu ridi aŭ plori.