La Komitato de IIC kunsidis pri kongreso en Italio
La Komitato de Itala Interlingvistika Centro kunsidis telematike hodiaŭ, sub la prezido de prof. Giorgio Silfer, kiu detale informis la ĉefajn Civitajn stabanojn en Italio pri la decido de la Esperanta PEN inviti la verkistaran mondkongreson, invito kiu koncernas almenaŭ tri urbojn en Italio.