Teatro en esperanto por meksika publiko
La 27an de septembro 1896 dramo de Lev Tolstoj, malpermesita de la cara cenzuro, estis prezentita en Smolensko. Temis pri la unua teatraĵo en esperanto.
La 27an de septembro 1896 dramo de Lev Tolstoj, malpermesita de la cara cenzuro, estis prezentita en Smolensko. Temis pri la unua teatraĵo en esperanto.
La italaj kunorganizantoj de la Semajno pri Oficinalaj Plantoj, planita en la Naturamika Domo de Monto Baldo (provinco de Verono), subite rezignis pri la aranĝo “pro personaj problemoj”. Efektive ili devintus nur trovi la instruonton, ĉar la strukturo jam pretas, kaj deko da esperantlingvaj naturamikoj jam aliĝis (eĉ el Japanio).
Danke al la Esperanta Civito, Meksikurbo havas ekde nun altnivelan klerigejon pri esperanto. Pro interkonsento kun la Konsulo, la Lernejo de Verkistoj de Meksiko ekde nun gastigos kursojn, prelegojn, literaturajn kafejojn, filmojn en esperanto aŭ la hispana pri la esperanta kulturo.
La ĵus fondita eŭropamerika societo DIALOGO, aganta pri lingva biodiverseco kaj lingva juro, sukcese debutis hodiaŭ en Meksikurbo, per prelego de prof. Giorgio Silfer (membro de la scienca komitato), sub la prezido de c-ano Luis Raudón, nuna prefekto de la Esperanta Civito por Meksiko.
La Lernejo de Verkistoj en Meksiko gastigis hodiaŭ studan sabaton pri la kultura historio de la esperanta popolo. C-ano Giorgio Silfer analizis kun kvin partoprenantoj la originon, socian kulturan demografian, de la esperantistaro, kies radikoj situas en Eŭropo kaj specife en orienta Eŭropo.
En la ĉarma, mezitala urbo Isernio estas baldaŭ finota la registrado de “Kanti klasike”, kiun LF-koop produktos ĉi-printempe kiel kompakta disko. La antaŭpremiero okazos en Rimino dum la Paska lundo, koincide kun la Internacia Junulara Festivalo. La premiero estas planata por la Internacia Junulara Kongreso en Slovakio.
Ne povante ĉeesti per propra oficiala reprezentanto la ĉi-semajnan funebran ceremonion, la Esperanta Civito anoncas ke c-ano Jarl Hammarberg aŭ Jarlo Martelmonto, Civita senatano kaj membro de Esperanta PEN-Centro, estos honorata okaze de la venonta Tago de Ĉiuj Pioniroj, en la Esperanta Panteono. La oracion faros la Konsulo mem.
Kunlabore kun la itala sekcio de Naturfreunde International, Esperanta Naturamikaro estas invitita kontribui al festivalo pri indiĝenaj popoloj, okazonta en Italio fine de majo 2019.
La muzeo Franz Mayer en Meksikurbo, koopere kun INALI (Instituto Nacia de Indiĝenaj Lingvoj), celebris hieraŭ la Internacian Tagon de la Gepatra LIngvo per prelego de prof. Giorgio Silfer pri la minoraj aŭ minorigitaj lingvoj en Eŭropo.
Afriko, per la prezento de libro de d-ro Gábor Márkus, altiris pli da aŭskultantoj ol kutime al la hieraŭa literatura kafejo organizita de Fajszi Amika Rondo, sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro, ĉe la orienta legacio de la Esperanta Civito en Budapeŝto.
Muzika konkurso estas titolita je la nomo de la ĵus forpasinta Gianfranco Molle. La konkurson organizas Itala Esperanto-Federacio kaj la juĝkomisionon prezidas c-ano Carlo Minnaja.Ĝi akceptos maksimume kvinminutajn originalaĵojn en esperanto.
La prestiĝa Instituto Nacia de Lingvaj Indiĝenaj en Meksiko invitis al prelego la Konsulon de la Esperanta Civito ankaŭ ĉi-jare, okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.