Amendo kaj apliko pri la familia juro

HeKo 797 5-C, 11 okt 22

Sviso povas nomiĝi Habelo, sed ne Kaino. Tiu kaj aliaj foje strangaj malpermesoj situas en la Svisa Kodo, rilate onomastikon. Manke de specifa Civita normo, ili validus ankaŭ en la Esperanta Civito. Dum sia ordinara sesio en Rozoj, 7 oktobro 2022, la Senato forigis tiun efikon, per la unuanima aprobo de aldona amendo al Lex Valeria pri la familia juro.

Salutoj al esperantistaj kongresoj

HeKo 797 4-C, 10 okt 22

Dum la Senata sesio en Rozoj, 7 oktobro 2022, la vickonsulo pri financoj raportis pri demando de c-ano Carlo Minnaja, fakte frazo en raporto pri la ĉi-jara kongreso de Itala Esperanto-Federacio, kie kelkaj neregistaraj esperanto-organizoj salutis la kongreson, sed ne la Esperanta Civito. La Senato mallonge diskutis kaj rapide aprobis rekomendon al la Kapitulo.

Azilantoj kaj astronomio dum la lasta NAKSE-tago

HeKo 797 2-B, 8 okt 22

Ege interesa seminario pri azilantoj, rifuĝintoj, ekzilitoj kaj ceteraj mislokitoj dum la lasta tago de NAKSE. Antaŭtagmeze prelegis advokato J. Antonio Esteban, kiu kunlaboras kun neregistaraj organizoj, kaj ekrilatis al Esperanta Naturamikaro okaze de samtema studotago en Malago. La publiko, unuavice la Civitaj stabanoj, ricevis kompletan klerigon pri la situacio en Hispanio.

Tago de premieroj en la unua NAKSE

HeKo 796 9-B, 6 okt 22

Juan Garcia del Rio debutis pri filozofio de la naturo kaj pri ĉinaj ideogramoj en la Naturamika Kultursemajno, surprizante per multfaceta kompetento; la duan prelegon li kompletigos morgaŭ. La andaluza intelektulo havas kvalitojn de esperantologo; krome lia filo Angel perfektiĝas lingve kun c-ano Alessio Giordano.

Indiĝenaj lingvoj, Interreto kaj rajtoj, JoMo en NAKSE

HeKo 796 7-B, 4 okt 22

La unua mateno de la Naturamika Kultursemajno estis dediĉita al PEN, por ke la publiko orientiĝu pri la asocio kiu fundamentas la aktivecon por la lingvaj rajtoj, ĉe la literaturistoj. La lingva biodiverseco estis la ĉefa temo de la intervjuo de Giorgio Silfer al Carles Torner, farita en la franca kun tuj posta interpretado. La tuto estis tre impresa por la partoprenantoj.

Forumokonsulto pri la amendoj al direktivo Rogora

HeKo 796 3-C, 25 sep 22

La Konsulo de la Esperanta Civito, sen. Riichi Karibe, anoncis la proponon de direktivo pri Komuna Integrita Biblioteka kaj Arkiva Sistemo (KIBAS), liverita de la paktintoj Fajszi Amika Rondo kaj Itala Interlingvistika Centro; referanto: c-ano Alessio Giordano. La propono, tuj submetita al forumokonsulto, eniros la tagordon de la Foruma sesio en Rozoj, 7 oktobro 2022.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.