Cent jarojn post Ivo Lapenna
La 5an de novembro 1909 Ivo Lapenna naskiĝis en Spalato. Loka ĵurnalo estas lia ĉefa kreitaĵo ankoraŭ vivanta. Apuda tombejo gardas memorŝtonon pri li. Sed ne nur pro Ivo Lapenna Spalato meritas viziton.
Karaj esperantistoj, aŭskultu belan novaĵon. Komence de aprilo 2010a en la plej bela urbo de la kroata marbordo aperos speciala gastejo por esperantistoj.