ISEB 2020 kulminos per seminario en Salò
Morgaŭ ekos la 42a Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, kiun la Esperanta Civito celebras laŭ direktivo aprobita de la Forumo (asembleo de la paktintaj establoj).
Morgaŭ ekos la 42a Internacia Semajno de la Esperanto-Biblioteko, kiun la Esperanta Civito celebras laŭ direktivo aprobita de la Forumo (asembleo de la paktintaj establoj).
Pro Esperanto analizas periode la situacion de diversaj subjektoj ekonomie kaj strategie gravaj en Esperantio, por indiki kie valoras investi aŭ prunti, fari donacon aŭ legacon. La nuna analizo aperas multe post la antaŭa, pro la stazo kaŭzita de la pandemio.
Perla Martinelli, Vinko Oŝlak kaj Giorgio Silfer estas la unuaj kontribuontoj al Memorsimpozio honore al Eŭgeno de Zilah (1939[1952]-2020), okazonta ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando, 17-21 aŭgusto 2021. Ĉiuj personoj kiuj konis kaj estimis lin estos bonvenaj. La evento estas kvazaŭ daŭrigo de la jamaj internaciaj konferencoj de la malfondita OSIEK.
Aŭtuno 2020 alportas la novan Heroldon (2313) al la abonantaro, akurate kiel kutime. La monata gazeto de Kultura Centro Esperantista plenumas la centan datrevenon de sia fondo (aprilo 1920) per duobliĝo (aŭ reveno al la tradicia kvarpaĝeco) kaj per artikoloj el “Tutmondaj Voĉoj”.
Hieraŭ forpasis, post trisemajna malsano kaŭzita de viruso, la esperantlingva filozofo kaj verkisto Eŭgeno de Zilah (1939[1952]-2020), hungardevena franciano, profunde influita de la sika religio.
Ĉu “Internacia Pedagogia Revuo”, sindoneme redaktata de Jozefo Nemeth en Hungario, estos la unua viktimo de la krizo de la Universala, kiu nun atingas la instruistan organizon ILEI, kvazaŭ financa viruso?
Estas finita la baloto de la Senato por ratifi la alelekton de nova membro de la Kapitulo, kun delegoj pri socialaj aferoj: Komitato Armand por esperantistoj en prizono, Pasvorta Reto (aŭ Esperanta Tempobanko), Civila Esperanta Servo. Jen la rezulto de la baloto:
Kultura Esperanto-Festivalo, iniciatita de svedaj junuloj en 1986, unuafoje okazis en Upsalo sub la kunordigo de Leif Nordenstorm (tiama ĉefredaktoro de “Kontakto”). Ĝi disvolviĝis kvar fojojn en Svedio, tri fojojn en Danlando, du fojojn en Finnlando. Ĉu ĝi resurektos en Svislando dum somero 2022?
“Mi kredas ke krevas la esperanto-balono. Estas demando kiom da homoj lernos la lingvon, nur pro ĝia beleco, ĉu estas pliaj tiaj kialoj, per kiuj ni povus veki la interesiĝon de la lingvolernantoj” deklaris publike s-ino Pálma Csiszár, responsa pri lingvotestado en Origo, la oficiala diplomfabriko en Hungario.
La 125a datreveno de la fondo de la naturamika movado (kie membras Esperanta Naturamikaro) vidas la Naturamikan Internacion engaĝita sur pli ol unu fronto. Specife aktualaj estas la azilpolitika demando kaj la transformo de turismo.
La Pac-Komitato estas la sola en PEN Internacia kiu kuraĝis fizike kunveni dum la pandemio: en Bledo (Slovenio) 23-25 septembro 2020, kun la partopreno ankaŭ de la esperanto-literaturo, reprezentata de nia delegito Giorgio Silfer.
La presata oktobra numero (307) de “Literatura Foiro” proponas tiel buntan enhavon, ke necesis transloki la kolofonon al alia paĝo, por ke la indekso havu sufiĉan lokon: tioma ja estas la abundo da originala kaj traduka beletro, en la 64-paĝa revuo.