Pozitiva 2018 por LF-koop

HeKo 706 6-B, 10 apr 19

Kooperativo de Literatura Foiro anoncas pozitivan bilancon pri 2018. Rimarkindaj estas la vigleco de la librofako, per la du titoloj “Historio de la esperanta literaturo” kaj “Paŝoj al plena posedo”; la releviĝo de la diskofako, kun tri projektoj realigataj; kaj la fortiĝo de “Literatura Foiro”, kiel produkto kaj kiel abonantaro.

Maldungoj en Roterdamo pro ŝvebanta bankroto

HeKo 705 9-A, 4 apr 19

Antaŭ du tagoj d-ro Mark Fettes, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, konfirmis per cirkulero al la Komitato ke la jara deficito de la asocio en 2019 tanĝos cent kvardek mil eŭrojn, do iom malpli ol kvaronon de la deklarita financa kapitalo. Laŭ tiu tendenco, en 2022 UEA ne plu havos kapitalon en moveblaĵoj, kaj devos ekvendi la domon aŭ la apartamenton en Roterdamo.

Unuafoje sloveno ne prezidas la Pac-Komitaton

HeKo 705 8-B, 3 apr 19

La internacian PEN-komitaton de la verkistoj por paco ne plu prezidas sloveno. Dum duona jarcento la Slovena PEN organizis la konferencon en Bledo, kie kunvenas ankaŭ la pac-komitato, kaj lastatempe eĉ la verkistina. Kvankam la renkontoj plu daŭros en Bledo, la komitaton prezidos franca verkisto, Emmanuel Pierrat, ĵus elektita fine de la mandato de Marjan Strojan.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.