Socikultura libraro en la Norda Legacio
C-ino Manuela Blanco komencis hodiaŭ dusemajnan restadon en Svedio, por plenumi mision ĉe la Norda Legacio de la Esperanta Civito. Temas pri ŝia dua eksterlanda misio kadre de la Civila Esperanta Servo.
La Konsulo de la Esperanta Civito kunvokis du parlamentajn sesiojn en 2019. La unua disvolviĝos en Buĵumburo apud la Tanganika Lago (Afriko), tuj post la 5a Afrika Esperantologia Semajno, komence de januaro. La dua disvolviĝos en Salò apud la Garda Lago (Eŭropo), la 24an de majo 2019.