Kreskas la laborfortoj de Kultura Centro Esperantista
Kongrue al la mesaĝo de la Konsulo okaze de la Tago de la Pakto, ekde ĉi tiu monato la materia kapitalo de la Esperanta Civito ricevas tri pliajn aktivulojn en Ĉaŭdefono.
La Konsulo konsultas ĉi-semajnfine la senatajn grupestrojn (Julio Herrero, por la verda grupo, kaj Anna Bartek, por la blanka) cele al la kunvoko de la parlamentaj sesioj 2018/19.
El tri specifaj fakoj (flaŭra, birda, funga) de Esperanta Naturamikaro ŝajnis ke la ornitologoj sukcesos realigi kiel unuaj propran aranĝon, ĉe la delto de la Danubo; tamen la surloka partnerino en Rumanio ne garantiis la necesan seriozecon, kaj flaŭristoj kiel unuaj organizos naturamikan kurson dum kvin tagoj.