Nur tri numeroj de Lexus en 2017
Daŭre lamas la produktado de la jarkolekto 2017 de “Heroldo de Esperanto”, kiun Lexus ŝuldas al sia klientaro. Dum dek kvin monatoj la brazila entrepreno eldonis nur tri numerojn el papero. Ŝajnas ke tri pliaj numeroj pretas virtuale, sed la abonantoj daŭre atendas ilin.