Kvar nomoj estis selektitaj de Esperanta PEN-Centro por submeto al la abonantaro de “Literatura Foiro”. La abonantoj rajtis spontane indiki ankaŭ alian nomon (ekz. Baldur Ragnarsson), sed nur unu eluzis tiun ŝancon.
La Forumo de la Esperanta Civito estas kunvokita al Buĵumburo (Burundio), 27 decembro 2017, por diskuti laŭ la suba tagordo:
1) Komunikoj de la (Vic)Konsulo. 2) Elektoj de la Kortumo (2018-19). 3) Amendoj al la Konstitucio (ratifo). 4) Interpelacio kaj interogacioj: 4.1) Interpelacio de forumano Lovriĉ (Fajszi Amika Rondo). 5) Rezolucioj, deklaroj, rekomendoj:
La Senato de la Esperanta Civito estas kunvokita al Buĵumburo (Burundio) , 27 decembro 2017, por diskuti laŭ la suba tagordo:
Unua kunsido: 1) Ĵuro de senatanoj Attaglo, Birindwa, Nimubona kaj Tshamena Omba. 2) Komunikoj de la (Vic)Konsulo. 3) Interpelacioj kaj interogacioj. 4) Rezolucioj, deklaroj, rekomendoj.
Hodiaŭ matene okazis oficiala ceremonio en la sidejo de Unesko en Parizo, honore de la Zamenhof-jaro. La ceremonion iniciatis la pola delegacio, gvidata de ambasadorino Krystyna Zurek.
La Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj situas je la fundamento de la internacia komunumo, pli specife de Unuiĝintaj Nacioj. En Esperantio multaj ŝajne referencas al Homaj Rajtoj, sed nek Universala Esperanto-Asocio, nek Sennacieca Asocio Tutmonda, nek Tutmonda Esperantista Junulara Organizo mencias la Deklaracion en siaj statutoj.
La abonantaro de “Literatura Foiro” estas voĉdonanta pri nomo reprezentanta la esperantan literaturon okaze de kandidatigo al la Nobel-premio. La plej oftaj nomoj estas tiuj de István Nemere, Giorgio Silfer, Trevor Steele kaj Spomenka Ŝtimec.
Deklaracio pri la esenco de la afrika esperantismo. Institut Zamenhof en Lomeo. Lernejo en Kinŝaso kaj orfejo en Kivuo. Instruado en plej diversaj lokoj, de la kampoj por rifuĝintoj ĝis la universitatoj. La aktiveco de Societo Internacia por Paco Universala. Kaj tiel plu: la afrika Esperantio kreskas — ĉu ni (kon)scias pri tio?
Esperanta Naturamikaro celebros la Tagon de la Esperanta Kulturo 15 decembro 2017 per agrabla spagetumo ĉe la Esperanto-Domo en Andaluzio. La postan tagon la prezidanto de ENa gvidos ekskurson al Torrox, kie oni festos la tridekan datrevenon de la starigo de Esperanto-Strato.
Perturbas la eŭropajn diplomatiojn la ĵusa decido de prezidento Donald Trump transloki la usonan ambasadon de Tel-Avivo al Jerusalemo. Protestas aliaj subjektoj en la mez-orienta regiono, unuavice la Palestina Aŭtoritato.
Komence de decembro 1967 forpasis Ferenc Szilágyi, eksbudapeŝtano en Svedio. Inter la homoj kiuj konis lin persone kaj rekte interparolis kun li, mirante pro lia ankoraŭ perfekta hungara akĉento, situas Vilmos Benczik.