Kompleta la 48a jarkolekto de Literatura Foiro
Estas presata la numero 290 (decembro 2017) de “Literatura Foiro”, por ke ĝi atingu akurate la abonantaron.
Kultura Centro Esperantista mendis kolektivan abonon ĉe Lexus en Brazilo, por la jaroj 2017 kaj 2018 de “Heroldo de Esperanto”. Sed dum 46 semajnoj KCE ricevis stoke nur unu numeron. Tial KCE delonge rezignis pri la jaro 2018, kaj hodiaŭ ĝi rezignas pri la ceteraj dek unu numeroj de HdE en 2017, se supozi ke Lexus eldonos papere la tutan jarkolekton.
La Kapitulo de la Esperanta Civito estas kunvokita al skajpa kunveno, je la 22a de novembro 2017, 20h30 (MET).
La tagordo inkluzivas la proponon pri nova vickonsulo pri klerigado kaj la preparon de la parlamenta sesio en Buĵumburo, fine de decembro.
Rakoen Maertens, juna aktivulo el Belgio kaj komisiito de TEJO pri agado ĉe UN, faris triminutan paroladon antaŭ dumilo da diplomatoj, aktivuloj kaj oficistoj el la tuta mondo, en la plena sesio de la 39a Ĝenerala Konferenco de Unesko, okazanta en Parizo, 6 novembro 2017. Nur dudeko da internaciaj NROj ricevis tian lokon en la tagordo.
La Forumo de la Esperanta Civito renovigos la Kortumon por la mandato aprilo 2018 — aprilo 2020 la venontan monaton, laŭ alvoko jam dissendita la pasintan aŭguston.
Ĝis nun kvin gecivitanoj kandidatas por la tri postenoj de kortumano: Giuseppe Campolo, Hilary Chapman, Moresson Feïdangaï, Andrés Martín kaj Tiziana Rogora.