Studa tago de Pro Esperanto en Bruselo

HeKo 644 4-C, 10 maj 17

La Civita “banko” estas preparanta studan tagon en Bruselo, ĉe la okcidenta legacio, je la 23a de septembro 2017, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, vickonsulo pri financoj kaj prezidanto de Pro Esperanto.

La ĉefa gasto de la aranĝo estos d-ro Rolando Meerbergen, fakulo pri investado en Afriko. Li prelegos en la franca, kun postinterpretado al esperanto.

ALTE-konferenco strategie turnita al minoraj lingvoj

HeKo 643 5-B, 4 maj 17


Grandioza trijara konferenco de Asocio de LingvoTestistoj en Eŭropo komenciĝis hieraŭ en Bolonjo, kun la partopreno de centoj da delegitoj, inkluzive de Popola Ĉinio unuafoje. Nia lingvo ĉeestas danke al Kultura Centro Esperantista, kiu administras la LingvoTestan Sistemon de la Esperanta Civito, la solan kiu enhavas ĉiujn ses nivelojn laŭ la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.