Plia kredito koncedita de LF-koop al Brazilo
HeKo 641 9-B, 23 apr 17
Pro la transnacia solidareco interna al la Pakto por la Esperanta Civito, kaj pro simpatio al la brazila esperantistaro, en dato 15 aprilo 2017 la ĝenerala Asembleo de LF-koop decidis ankoraŭ preteratenti la malfruon de Sociala Grupo Lexus en la partopagoj pro la aĉeto de “Heroldo de Esperanto”.