Afriko kaj kulturaj projektoj en la fokuso
La Kapitulo skajne kunvenis hodiaŭ en kvorumo, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, eliranta Konsulo.
La Kapitulo skajne kunvenis hodiaŭ en kvorumo, sub la prezido de sen. Marie-France Conde Rey, eliranta Konsulo.
Daniele Binaghi kaj Tihomir Lovriĉ gvidos atelieron pri la naŭa arto dum Junulara Arta Renkonto Transnacia en Esperanto, organizata de Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono, 16-21 julio 2017, sub la aŭspicio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj sponsorita de la Esperanta Civito.
Sociala Grupo Lexus el Brazilo anoncas modifon en la abontarifoj de “Heroldo de Esperanto” 2017.
“Ĝis la 22a de decembro 2016 pagis kotizon 3.018 personoj. Samdate estis pliaj 312 membroj kies kotizojn donacis Fondaĵo Canuto” lakone komunikis la ĝenerala sekretario de Universala Esperanto-Asocio, Martin Schäffer.
Apenaŭ 20-jara, Giorgio Di Nucci el Molizo (Centra Italio) aspektas jam virtuozo de la fortepiano. Efektive tia li estas, des pli ke li ludas sen la helpo de partituro, nur parkere.
La borsa analizo de Esperantio estas servo interna al Fondumo Pro Esperanto.
La opozicio interna al Universala Esperanto-Asocio komencis novan kampanjon kontraŭ Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. La kampanjon iniciatis, kiel normale ĉar li estas la gvidanto de tiu opozicio, la eksa direktoro kaj nuna komitatano Osmo Buller.
La evoluo de la situacio en Afriko restas zorgiga, malgraŭ la probabla atingo de kompromiso pri la sorto de la nuna prezidento de RD Kongolando. Sed pli ol la diplomatio de la romkatolika eklezio, la destinon de Kabila influas lia ĉefa apoganto, la ĉiama diktatoro de Angolo, kiu reprenis siajn apogotrupojn nome de ambigua neŭtraleco.
Estas pli kaj pli certe, ke neniu brito sidos en la Parlamento de Eŭropa Unio post la kontinenta baloto de printempo 2019. La brita secesio fariĝos realaĵo antaŭ tiu dato. Tion indikas la evoluo de la rilatoj inter la Insulo kaj la kontinento dum la lastaj ses monatoj.
La nova sidejo de la Orienta Legacio de la Esperanta Civito estos oficiale inaŭgurita 19 januaro 2017 je 17h30 en Budapeŝto: fare de la Vickonsulo nome de la Kapitulo kaj fare de la Blanka grupestro nome de la Senata opozicio.
Laŭ peto de la koncernato mem, ni (re)aperigas la suban:
La 29an de decembro 2016 matene okazis la adiaŭa cerimonio, en kiu partoprenis amaso da civitanoj kaj da skoltoj.
C-ano Nico Grisafi estis instruisto en la baza lernejo kaj poste fondinto de la skolta asocio en Abano, Italio. Li promociis multajn kursojn de esperanto. Kaj nun ni ĝojas ke lia filino (edziniĝinta en Svislando) aktivas en Esperantio.