Fettes spitas la finvenkismon de Weidmann
HeKo 607 9-A, 24 jul 16
“Se iu proponas esperanton kiel oficialan lingvon de Eŭropa Unio, tio estas kontraŭ la Deklaracio de Bulonjo-ĉe-Maro kaj fakte ankaŭ kontraŭ mia propra celado.” Tion publike deklaris dum UK en Nitro la ĵus reelektita prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes, responde al mag. Dietrich Weidmann.