La 7an de majo inaŭguro de la legacio en Bruselo
Post Budapeŝto (Orienta) kaj Stokholmo (Norda) la Esperanta Civito malfermas sian legacion en Bruselo (Okcidentan), en strato Edinburgo 26, proksime al la EU-Parlamentejo.
La oficiala inaŭguro de la oficejo okazos sabaton la 7an de majo 2016, en ĉeesto de la Konsulo, sen. Marie-France Conde Rey, kaj de aliaj membroj de la Kapitulo.