Destresi sin en klerige agrabla etoso: Lingva Kolokvo en KCE
Dekduo da partoprenantoj reale, plus aliaj virtuale, debatas pri terminologio dum kvar tagoj en Ĉaŭdefono, okaze de la 7a Lingva Kolokvo organizita de Kultura Centro Esperantista (28 aprilo — 2 majo 2021). La klerigaj prezentoj alternas al komitatkunvenoj kaj asembleoj, de KCE, LF-koop, IIC kaj la LF-redakcio.