Sukcesa komenco de NAS 2012
Diskonigis ĝin James Bond, per unu el la plej famaj filmoj post la Connery-epoko; hodiaŭ ĝi estis la celo de la unua ekskurso kadre de la 9a Internacia Naturamika Semajno. Temas pri Schilthorn, sur Piz Gloria: mirinda panorama platformo je preskaŭ 3.000 metroj super la marnivelo.