Asembleoj de KCE kaj LF-koop en 2012
Ankaŭ en 2012 Ĉaŭdefono (ĉu la Mekko de Esperantio?) gastigos la Asembleojn de Kultura Centro Esperantista kaj de Kooperativo de Literatura Foiro.
Ankaŭ en 2012 Ĉaŭdefono (ĉu la Mekko de Esperantio?) gastigos la Asembleojn de Kultura Centro Esperantista kaj de Kooperativo de Literatura Foiro.
Danke al la valora laboro de gesenatanoj Julio Herrero kaj Perla Martinelli, komisiitaj de Fondumo Pro Esperanto, la prezidanto de la Fonduma Konsilio (sen. Giorgio Silfer) subskribos ĉi-semajne la unuan dokumenton por la aĉeto de la Esperanto-Domo en Andaluzio.
Kvar kontinentoj estos reprezentataj en la nova Senato de la Esperanta Civito: Eŭropo per dek du, Afriko per kvin (el kiuj unu rezidas de jardekoj en Eŭropo), Ameriko kaj Azio po unu. Tio donas al la Esperanta Civito efektivan universalecon kaj pli proporcian reprezenton por la esperanta popolo.
Post la skrutinioj protokole komunikitaj de dek unu balotejoj el dek unu, jen la definitiva rezulto de la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito, 15 decembro 2011:
Mankas ankoraŭ la rezultoj de la skrutinio por 15% de la voĉrajtaj elektantoj, sed la indikoj en Eŭropo kaj Afriko lasas neniun dubon: la listo de la Nova Maldekstro gajnis ankaŭ ĉi-foje. La proporcio de tiu sukceso almenaŭ egalos, se ne eĉ superos, tiun de 2006.
Subekvatora balotejo / en Buĵumburo
Elektantoj enskribitaj en la Civitana Registro: 63 (61 en Burundio, 1 en Sud-Afriko, 1 en Svazilando).
Voĉoj entute: 57, el kiuj 57 validaj.
Voĉoj laŭ la listoj:
Ruĝa — 2; Verda — 49; Blanka — 6.
Voĉoj laŭ la Ruĝaj kandidatoj:
Rooke — 2.
Mediteranea balotejo / en Milano
Elektantoj enskribitaj en la Civitana Registro: 37.
Voĉoj entute: 13, el kiuj 13 validaj (inkluzive de 1 sindeteno).
Voĉoj laŭ la listoj:
Ruĝa — 0; Verda — 8; Blanka — 4.
Voĉoj laŭ la Verdaj kandidatoj:
La 15an de decembro vespere, laŭ la diversaj horzonoj de Meksikurbo ĝis Buĵumburo, okazos la skrutinio de la elektoj por la Senato de la Esperanta Civito.
Kvankam li anoncis relative ofte sian demision de unu posteno aŭ la alia, ŝajnas ke ĉi-foje Sennacieca Asocio Tutmonda vere perdis la plej malbonan prezidanton (de la Plenum-Komitato) en sia tuta historio. Kiel redaktoro li ne estis la plej malbona, ankaŭ ĉar “Sennaciulo” havas atenta(j)n provlegisto(j)n.
sen. Dieter ROOKE
Äussere Klus 14
Oensingen, Svislando
kaj
c-ino Jun LIU
Hedong Qu Zhanzhuangzi Lu Furu Li 2-1-405,
Tianjin, Popola Ĉinio
anoncas sian geedziĝon al la esperanta popolo
la nupto okazos en la Esperanto-Domo en Svislando
ĵaŭdon la 15an de decembro 2011 je 18h00
laŭ la Civita leĝo pri familia juro